Hilaire Belloc

Hilaire Belloc
Persona informo
Hilaire Belloc
Hilaire Belloc
Naskonomo Joseph Hilaire Pierre René Belloc
Naskiĝo 27-an de julio 1870 (1870-07-27)
en La Celle-Saint-Cloud
Morto 16-an de julio 1953 (1953-07-16) (82-jaraĝa)
en Guildford
Tombo Graflando Sussex vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)FrancioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Balliol College • The Oratory School vd
Partio Liberala Partio vd
Subskribo Hilaire Belloc
Familio
Patro Louis Belloc vd
Patrino Bessie Rayner Parkes vd
Gefratoj Marie Adelaide Belloc Lowndes vd
Edz(in)o Elodie Agnes Hogan Belloc vd
Infanoj Eleanor Belloc • 2nd Lieut. Louis Belloc • Capt. Peter Gilbert Marie Sebastian Belloc vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • politikistoĵurnalistohistoriisto • biografo vd
Aktiva en Londono vd
Aktiva dum 1896– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hilaire BELLOC [bel'lak] (27-a de julio 187016-a de julio 1953) estis angla verkisto, kiu skribis pri historio el la vidpunkto de katolikismo por kontraŭstari la protestantan vidpunkton de anglalingvanoj. Li ankaŭ estis poeto, ĵurnalisto kaj eseisto. Li estis interesata de milito, maro kaj monto.

Belloc naskiĝis en Francio kaj servis tie kiel soldato, sed plejparte loĝis en Britio kaj servis tie kiel parlamentano (1906-1910). Lia patro estis franco, lia patrino anglino, la nepino de Joseph Priestley.

Dum la Unua mondmilito, li estis ĵurnalisto. Lia filo Louis, kiu estis en la brita flugarmeo, mortis en la finaj monatoj de la milito, bombatakinte la germanojn.

Belloc estis amiko de G.K. Chesterton, kies vidpunkto pri historio kaj la mondo estis simila: la du kune inventis la politikan filozofion distribuismon, kiu staris meze de kapitalismo kaj komunismo. George Bernard Shaw nomis ilin "Chesterbelloc".

Kiel J.R.R. Tolkien, Belloc ne ŝatis la etoson de la 20-a jarcento. Li rigardis ĝin kiel io griza sen nobeleco kaj beleco.

Laŭ Belloc, okcidenta civilizo estas esence katolika civilizo: ĝi devenas ne de la antikvaj grekojromianoj, sed de katolikismo. Do, en lia vidpunkto, la leviĝo de protestantismo kaj modernismo ne estas etapoj de liberiĝo aŭ progreso, sed signoj de grava malsano en la civilizo: pro tio okcidenta civilizo falos kaj forvelkos, escepte de malgranda katolika restaĵo.

Inter aliaj, Belloc antaŭvidis:

  • la Unuan Mondmiliton
  • la Okcidento estos nek pure kapitalisma aŭ pure komunisma, sed io meza.
  • la releviĝon de la islama mondo kaj granda lukto inter la okcidenta kaj islama civilizo

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search